Humanismo (filozofio)

Organizoj kiel ekzemple la Internacia Humanista kaj Etika Unio(IHEU) uzas la emblemon de la "Feliĉa Homo"
"La socio kaj la homaro komencas ĉe ĉiu de ni". Diraĵo de Johannes van Vloten en iu strato de Deventer, Nederlando

Humanismo kiel vivfilozofio, ankaŭ nomita sekulara humanismo estas moderna formo de humanismo (moderna humanismo), kiu metas la homon centra kaj deiras de la valoro de la homo (latine humanus signifas 'homa'). La humanismo deiras de racio, etiko kaj justeco. Ĝi okupiĝas pri la demando kiel homoj povas vivi agrable kaj feliĉe. Ĝi krome kontraŭstaras la uzon de la supernaturo kaj la spirita por determini la moralon kaj influi decido-faradon.

La esprimo "sekulara humanismo" ekestis en la 20-a jarcento, por fari klaran distingon kun "religia humanismo". La vorto "humanismo" por indiki la ne-kristanan filozofion, tamen jam en la dua duono de la 19-a jarcento populariĝis[1].

  1. Joris van Eijnatten & Fred van Lieburg, Nederlandse religiegeschiedenis (herziene tweede druk 2006) 276.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search